Las Parras de Castellote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Parras de Castellote
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44566
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 0° 15′ U (mapo)40.7754187-0.24357660000001Koordinatoj: 40° 47′ N, 0° 15′ U (mapo) [+]
Alto 697 m [+]
Areo 42,132887 km² ( 421 3.2 887 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Parras de Castellote (Provinco Teruelo)
Las Parras de Castellote (Provinco Teruelo)
DEC
Las Parras de Castellote
Las Parras de Castellote
Situo de Las Parras de Castellote
Las Parras de Castellote (Hispanio)
Las Parras de Castellote (Hispanio)
DEC
Las Parras de Castellote
Las Parras de Castellote
Situo de Las Parras de Castellote

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Parras de Castellote [+]
vdr

Las Parras de Castellote [lasPAras dekasteLJOte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda pinto de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo Las Parras de Castellote estas etimologie komprenebla kiel La Vitoj de Castellote alude al pli grava loĝloko Castellote iom nordokcidente sed jam en najbara komarko Maestrazgo. Alude al Vitoj estas vito kun tre grapoloj en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 133 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 697 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la suda pinto de la komarko en kiu ĝi limas kun Aguaviva norde. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-226 sudoriente de Castellote kaj oriente de la akvorezervejo Santolea kaj laŭ la provinca ŝoseo TE-8301 sudokcidente de Aguaviva, jam en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj ĝi apartenis al la Ordeno de la templanoj en ties filio de Castellote; poste ĝi atingis sian sendependecon. En la karlismaj militoj ĝi ludis gravan rolon kiel pasejo al Castellote kiu estis kerno de karlistoj kaj kie okazis bataloj. En la Hispana Enlanda Milito la anarkiistoj organizis kolektivaĵon kiu ne estis tiom fruktodona kiom tiu de Alcañiz.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Las Parras de Castellote kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 56 loĝantoj el 1 200 en la dua duono de la 19-a jarcento kaj ĝis 1910; poste venis kontinua rura elmigrado kvankam kelkaj posteuloj revenis. Estas aparta loĝloko nome Jaganta (vizitebla olivmuelejo).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado, konstruado kaj ŝtonminado. Nune gravas ankaŭ rura turismo. Ne ekzistas publika transporto kaj servoj malmultas.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejoj, ermitejoj, ponto, fontoj, blazondomoj, arko de iamaj muregoj, muelejo en Jaganta kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]