Latina Kvartalo (Parizo)
La Latina Kvartalo (franclingve Quartier latin) estas unu el la plej famaj kvartaloj de Parizo, lokita en la 5-a kaj 6-a arondismentoj de la franca ĉefurbo. Ĝia historia centro estas la universitato Sorbonne. La kvartalo etendiĝas ekde Saint-Germain-des-Prés ĝis la ĝardeno de Luksemburgio.
La nomo de la kvartalo devenas de la ekskluziva uzado de la latina lingvo en la kursoj de la mezepokaj lernejoj kaj universitatoj.
Vidindaĵoj
- Panteono de Parizo
- Nacia Muzeo pri Mezepoko (hotelo Cluny)
- Senato
- Ĝardeno de Luksemburgio
- Muzeo Luksemburgio
- Arenoj de Lutetia
- Kolegio de Francio
- Biblioteko Sainte-Geneviève
- Sorbonne