Leĝo (scienca)
Leĝo scienca estas regulo ekzistanta sen homa influo kaj trovita per empiriaj observoj kaj/aŭ logika dedukto. Multaj sciencaj leĝoj troviĝas en naturscienco, precipe fiziko, sed similaj leĝoj ekzistas ankaŭ en la antroposciencoj, kie ili estas empirie trakteblaj (ekz. en lingvistiko aŭ psikologio).
Gravaj fizikaj leĝoj estas ekzemple:
- Leĝo de Boyle (ecoj de gaso)
- Leĝo de Neŭtono (gravito)
- Leĝo de Omo (elektra rezistanco)
Sciencaj leĝoj el aliaj sciencobranĉoj estas ekzemple:
- Leĝo de Fechner (intenseco de sensa percepto)
- Leĝo de Grimm (fonetiko)
Eksteraj ligiloj
greke http://plato.stanford.edu/entries/laws-of-nature greke http://www.srikant.org/core/phy11sep.html greke http://www.alcyone.com/max/physics/laws greke http://www.alcyone.com/max/physics