Lemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lemo estas en matematiko teoremo helpa, kies ĉefa apliko estas simpligo de pruvoj de aliaj pli gravaj teoremoj. Formale tamen ĉiu lemo estas plenrajta teoremo kaj kvalifiko de ia teoremo kiel lemo rezultas nur el maniero de ĝia uzo en alia pli vasta kunteksto. Ofte okazis, ke lemo gajnis por si multe pli grandan signifon ol la primara, trovante pli vastan aplikon, iĝante memstara teoremo, kies nomo rezultas nur de historiaj kondiĉoj.

Al teoremoj tradicie nomataj lemoj apartenas i.a.:

  • lemo de Booth
  • lemo de Ogden
  • lemo de König
  • lemo de Lindenbaum
  • lemo de Riemann
  • lemo de Kuratowski-Zorn
  • lemo pri pumpigo por lingvoj senkuntekstaj
  • lemo pri pumpigo por lingvoj regulaj
  • lemoj de Borel-Cantelli
  • lemo de Henri Poincaré