Lenna (testbildo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ artikolon Lenna (Italio) pri komunumo en Italio.


Lenna estas unu el la plej popularaj testbildoj uzataj en la cifereca bildprilaboro. Ĝi bone servas kiel testobjekto, ĉar ĝi konsistas kaj el grandaj unukoloraj surfacoj kaj el multaj detaloj.

La foto unuafoje aperis en la rubriko fraŭlino de la monato de la magazino Playboy en novembro 1972. Modelo estis la svedino Lena Sjööblom, kiun la redaktoroj nomis Lenna. Naskiĝinte en 1951, ŝi intertempe estas edziniĝinta kaj patrino de tri idoj. Ŝi eksciis pri sia rilato al la komputiko nur en 1997, kiam oni invitis ŝin al scienca konferenco.

En julio de 1973 Aleksandr Savĉuk uzis la ilustraĵon por prezenti grafikajn teknologiojn. Nun la foto estas defakta normo por testi algoritmojn de grafikaj programoj. La revuo Playboy eksciis pri la ekspluatado nur en 1991, post la apero de Lenna sur kovrilo de revuo Optical Engineering. Nun Playboy fieras pri sia rolo en komputiko.

Kiel testbildon oni uzas nur fragmenton de la magazina foto, la originalo mezuras 512 x 512 px kaj 768 kB. Ĝi troviĝas en la foto-datumbazo de la Signal & Image Processing Institute de la Universitato de Suda Kalifornio.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.lenna.org/full/l_hires.jpg greke http://www-2.cs.cmu.edu/~chuck/lennapg/lena_std.tif greke http://www-2.cs.cmu.edu/~chuck/lennapg/lenna.shtml greke http://www.cis.ohio-state.edu/hypertext/faq/usenet/compression-faq/top.html