Leon Rosenstock
Leon ROSENSTOCK (rozenŝtok), d-ro, advokato. Naskiĝis en la 28-a de junio 1887 en Krakovo. Ĉefsekretario de la oka UK en 1912. Aperigis Esperantajn tradukaĵojn en „Pola Esperantisto“, „Universo“, „La Revuo“ k. a. Laŭreato ĉe Katalunaj Floraj Ludoj.
Pseŭdonimo: Napoleono.
Li verkis varbcele diversajn tekstojn pri la preparaj laboroj al la oka UK, kiuj aperis en kelkaj revuoj, ekzemple "Germana Esperantisto" aŭ "The British Esprantist"