Leval (Nord)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leval
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Berlaimont
Urbestro S-ro Richard Gastout
2008-2014
Poŝtkodo 59620
Kodo laŭ INSEE 59344
Demografio
Loĝantaro 2 393 (1999)
Loĝdenso 406 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°10′49″N 3°49′50″O  /  50.18028°N, 3.83056°O / 50.18028; 3.83056 (Leval (Nord))Koordinatoj: 50°10′49″N 3°49′50″O  /  50.18028°N, 3.83056°O / 50.18028; 3.83056 (Leval (Nord))
Alto 128 m - 163 m
Areo 5,89 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Leval en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg
Blazono de Leval.

Leval estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 393 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Leval estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Leval troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Leval etendiĝas sur 5,89 km².

Administrado[redakti | redakti fonton]

Leval apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]