Leval (Nordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Leval
Leval
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Berlaimont
INSEE kodo 59344 [+]
Poŝtkodo 59620
Kodo laŭ INSEE 59344
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 491  (2021) [+]
Loĝdenso 423 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 11′ N, 3° 50′ O (mapo)50.1886111111113.8383333333333Koordinatoj: 50° 11′ N, 3° 50′ O (mapo) [+]
Areo 5,89 km² ( 589 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Leval (Nord)
Leval (Nord)
DEC
Leval
Leval
Situo de Leval
Leval (Francio)
Leval (Francio)
DEC
Leval
Leval
Situo de Leval

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leval (Nord) [+]
vdr

Leval, prononco [ləval], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 393 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Leval estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Leval troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Leval etendiĝas sur 5,89 km².


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Administrado[redakti | redakti fonton]

Leval apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]