Liancourt-Rokoj
| Liancourt-Rokoj | |
|---|---|
| La Liancourt-Rokoj | |
| Akvejo | Japana Maro |
| Geografia situo | 37° 14′ N, 131° 52′ O37.239722222222131.87055555556Koordinatoj: 37° 14′ N, 131° 52′ O |
| Nombro de insuloj | 2 rokaj insuloj kaj 33 pli malgrandaj rokoj |
| Ĉefa insulo | jap. Otoko-jima kor. Seodo |
| Tuta areo | 20 ha |
| Loĝantoj | (neloĝata) |
| Konturo kaj situo de la rokoj unu al la aliaj. Ene de la du ĉefaj rokoj troviĝas la laŭlandaj nomoj de ili japane (jap.) kaj koree (kor.). | |
Liancourt-rokoj estas grupo de disputitaj insuletoj. La Liancourt-rokoj estas postulitaj de ambaŭ Japanio kaj Sud-Koreio[1]. Ili nomiĝas respektive Takeshima (竹島) aŭ Dokdo (독도). Suda Koreio aktuale okupas la esence neloĝatajn insulojn, kio daŭre estigas oficialajn protestojn en Japanio. La nomo "Liancourt-rokoj" - kiel kompromiso inter la nomkvereloj - devenas de la franca balenĉasada ŝipo Liancourt, kiu unue mapigis la insuletojn en 1849.
Takeshima estas alia nomo por tiu grupo da insuletoj en la Japana maro, kiu troviĝas nordokcidento de Okinoshima de Japanio, kaj konsistas el Otokojima, Onnajima kaj aliaj insuletoj. Ekde 1948 Suda Koreio kontraŭleĝe regas ĝin sed administre ĝi apartenas al Okinoshoma, Okinoshima-cho, Shimane (provinco). Ekde 1952 Japanio asertas, ke ĝi estas japana teritorio, nomante Dokdo-n Takeŝima.
Notoj [redakti]
- ↑ Charles Scanlon South Koreans vent fury at Japan BBC, 18-a de marto 2005