Libra turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Libra Turo
Dosiero:Blandijn boekentoren gent.png
La Libra Turo vide de la Blandijnberg

La Libra Turonederlandlingve Boekentoren, dezajno de la belga arkitekto Henry Van de Velde, estas unu el la plej konataj konstruaĵoj de la urbo Gento en Flandrio. Ĝi gastigas pli ol du milionoj da libroj de la Genta universitata biblioteko.

Historio

Van de Velde, tiama profesoro ĉe la Genta Universitato, estis petita je la aĝo de 70 dezajni novan universitaton bibliotekon. La loko por tio estas la genta Blandijnberg, la plej alta punkto de la urbo. Li elektis turon kiel gvidmarkilo de la scienco; kvaro turo kiu povis esti komparata kun la preĝejo de Sankta Nikolao, la katedralo de Sankta Bavo kaj la Belfrido. Ideo estis ke ĝi povis esti kontraŭo al la religiaj kaj mondaj povoj. La dezajno estis kontestata kaj oni eĉ mendis alternativan planon ĉe la arkitekto Armand Cerulus.

Lu turo tamen rajtis esti konstruita. Ĝi estas 64 metroj alta, nombras 20 surteraj etaĝoj kun belvedero kiel observejo kaj kvar kelaj etaĝoj. Temas pri konstruaĵo el betono, kies soklo estas kovrita de ardena gnejso, en formo de greka kruco. En 1939 la kruda konstruaĵo kaj parto de la finpretigo estis pretaj. La dezajno ankaŭ ampleksis la ena arkitekturo: nigraj feraj fenestraj profiloj, plankaj patronoj, pordaj teniloj, mebloj,... La Dua mondmilito evitis ke planitaj laboroj efektiviĝu. Dum la milito la germanoj uzis la turon kiel centro por aera defendo.

Stato kaj ebla renovigo

Hodiaŭ la Libra Turo estas en malbona stato. Dum jaroj la monumento estis plurfoje riparaĉita, dum la seriozaj strukturaj problemoj estis neglektitaj pro manko de monaj rimedoj. La ekstera betona surfaco ekzemple estas tre korodita pro betonputro. Je la 1a de julio 1992 tial la Libra Turo ricevis la statuson de protektita monumento. Ekzistas renovigaj planoj, sed ne estas konkretaj interkonsentoj pri ĝia pagigo.

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la biblioteko de la Genta Universitato kun klarigoj pri la libra turo greke Retpaĝo pri la Libra Turo (en la nederlanda lingvo)