Linalila pirofosfato
Linalila dufosfato | ||||
Kemia formulo | ||||
linalila pirofosfato | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
CAS-numero-kodo | 16789-26-7 | |||
ChemSpider kodo | 134142 | |||
PubChem-kodo | 152192 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | blanka solidaĵo | |||
Molmaso | 314,211g mol−1 | |||
Denseco | 1,333 g/cm−3[1] | |||
Bolpunkto | 465,4 °C [2] | |||
Refrakta indico | 1,5040 | |||
Ekflama temperaturo | 235,2 °C [3][4] | |||
Solvebleco | Akvo:<0,9 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 610 mg/kg (buŝe) | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H301+311+331, H370 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P260, P280, P301+310, P311 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Linalila pirofosfato aŭ C10H20P2O7 estas organika kombinaĵo konsistanta je unu grupo linalila ligita al alia grupo pirofosfata. Ĝi estas blanka solidaĵo nesolvebla en akvo kaj uzata en kemiaj sintezoj. La molekulo de linalila dufosfato enhavas 10 karbonatomojn, 20 hidrogenatomojn, du fosforatomojn kaj 7 oksigenatomojn. Linalila pirofosfato estas rezulto el interagado de la pirofosfata acido kaj la alkoholo linalolo. Ĝi ankaŭ estas peraĵo en la produktado de terpenoj, terpenoidoj, steroloj kaj karotenoidoj, tiel kiel mentolo, kamforo, limoneno, linaliolo, citralo, ktp. linalika pirofosfato konsistas el polimerigo de du izoprenaj unuoj. Ĝi estas peraĵo en la mevalonata vojo, metabola vojo por la biosintezo de dimetilalil-pirofosfato kaj isopentenil-pirofosfato, antaŭuloj precipe de terpenoj, terpenoidoj kaj steroidoj.
Bonvolu ne konfuzi... | |
Ili estas izomeroj kaj ambaŭ estas esteroj de la pirofosfata acido, tamen la unua prezentas la 3,7-dumetil-1-6-oktenilan grupon ligitan al la pirofosfata grupo, dum la dua prezentas 2,6-dumetil-2,6-oktenilan grupon ligitan al la pirofosfata grupo. |
Reakcioj[redakti | redakti fonton]
Reakcio 1[redakti | redakti fonton]
- Preparado de linalila pirofosfato per traktado de linalolo kun pirofosfata acido:
Reakcio 2[redakti | redakti fonton]
- Preparado de linalila pirofosfato per traktado de pirofosfata anhidrido kun linalolo:
Reakcio 3[redakti | redakti fonton]
- Preparado de linalila pirofosfato per traktado de pirofosfata acido kun linalila klorido:
Reakcio 4[redakti | redakti fonton]
- Preparado de linalila pirofosfato per traktado de pirofosfata anhidrido kun linalila klorido:
Reakcio 5[redakti | redakti fonton]
- Linalila pirofosfato iĝas en bornilan pirofosfaton per cikligo de la molekulo:[5]