Linio B (metroo de Roterdamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linio  B 

Nesselande

Nesselande
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto RET
Teknikaj trajtoj
Longo 43,1 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
31 stacioj
vdr

Linio B estas metrolinio de la metroo de Roterdamo. La linio iras de metrostacio Nesselande al metrostacio Hoek van Holland Haven. Ĝis ĉiu metrolinio ricevis sian propran leteron la 13-an de decembro 2009, la linio estis parto de Calandlijn. La linio plejparte sekvas la saman itineron kiel linio A, post stacio Graskruid ambaŭ linioj disflankiĝas. La pli longa linio B ligas la metrostaciojn Nesselande kaj Hoek van Holland Haven kaj la pli mallonga linio A sur la pli trafikata meza parto de tiu ĉi itinero metrostaciojn Vlaardingen West kaj Binnenhof.

Inter la stacioj De Tochten kaj Capelsebrug kaj inter Schiedam Nieuwland kaj Hoek van Holland Haven, la linio estas dezajnita kiel rapidtramo kun supraj dratoj kaj traknivelaj pasejoj.

Mapo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]