Metroo de Roterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Roterdamo
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Roterdamo, Nederlando
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 9-a de februaro 1968
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 101 km
Nombro de linioj 5  A   B   C   D   E 
Nombro de stacioj 70 + 1
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Metropola Regiono Roterdamo Hago
Transportisto RET
vdr

La Metroo de Roterdamo (nederlande Rotterdamse metro) estas metroreto kaj publika transport-sistemo en la Metropola Regiono Roterdamo Hago. La metroo funkcias en la urboj Roterdamo, Rhoon, Poortugaal, Hoogvliet, Spijkenisse, Capelle aan den IJssel, Schiedam, Vlaardingen, Maassluis kaj Hoek van Holland. Ĝi estas la plej malnova kaj plej granda metroreto en Nederlando. La metroreto transportas ĉirkaŭ 455 000 pasaĝerojn ĉiutage.[1] La transportisto estas Rotterdamse Electrische Tram (RET).

La unua linio estis malfermita la 9-an de februaro 1968 fare de Princino Beatrix kaj Princo Claus. Ekde tiam, la metroreto kreskis al 5 linioj kun totala longeco de 101 kilometroj, el kiuj 17,7 estas subteraj kaj 8,5 estas realigitaj kiel rapidtramoj. Estas 70 haltejoj.

Mapo[redakti | redakti fonton]

Linioj[redakti | redakti fonton]

Metroo de Roterdamo
Linio Itinero Longo Stacioj Malfermo
 A  BinnenhofVlaardingen West 17,2 24 1982
 B  NesselandeHoek van Holland Haven 43,1 31 + 1 1984
 C  De TerpDe Akkers 30,0 26 1994
 D  Rotterdam CentraalDe Akkers 21,0 17 1968
 E  Den Haag CentraalSlinge 27,0 23 2006

Metrostacioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Roterdamaj metrostacioj.

Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

Bildo Tipo Nombro (en funkciado) Numeroj Linioj Servadojaroj
MG2
Tipo M
71 (0) 5001-5027,
5051-5066,
5101-5126,
5151-5152
 D  1968/1970/1974/1976-2003
SG2
Tipo T
71 (0) 5201-5271  A   B   C  1980-2015
MG2/1
Tipo B
63 (62) 5301-5363  C   D  1998/2001-nun
SG2/1
Tipo S
18 (18) 5401-5418  C   D  2002-nun
RSG2
Tipo T
11 (0) 5261-5271  E  2006-2009
RSG3
Tipo R
22 (22) 5501-5522  E  2008-nun
SG3
Tipo R
42 (42) 5601-5642  A   B   C   D   E  2009-nun
HSG3
Tipo R
22 (22) 5701-5722  A   B   C   D   E  2015/2017-nun

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]