Linkrusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de linkrusta murkovraĵo kun bizanca modelo.

Linkrusto, aŭ Lincrusta, estas tre bosita murokovraĵo. Temas pri invento de la brita inventisto Frederick Walton kiu jam antaŭ (1860) estis patentinta linoleumon por plankokovro.[1][2] Linkrusto estis lanĉita en 1877 kaj estis uzita en ampleksa gamo de aplikaĵoj el reĝaj palacoj al fervojaj vagonoj.

Laŭ Francisko Azorín Linkrusto estas Materialo elpensita de la anglo Walton, simila al la linoleumo sed pli rigida, uzata por kovri orname ĉambrajn murojn.[3] Li indikas etimologion el la latina linum + incrusto (lino kovri): vorto elpensita de Walton, en la 19 jc..[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yarwood, Doreen (1990) "The Domestic Interior: Technology and the Home" pp. 902-948 In McNeil, Ian (editor) (1990) Encyclopedia of the History of Technology Routledge, London, paĝo 905, ISBN 0-415-01306-2
  2. Bush, Akiko (2010) "An Introduction to Modern Textiles: The Wrong Impression" Dwelling 10(5): pp. 120—126, paĝo 122
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 128.
  4. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Parsons, Ralph (1997) From Floor to Ceiling: How One Man's Inventions Brought Fame to Staines and Sunbury Spelthorne Museum, Staines, England, (ISBN 0-9530265-0-7)