Lipit-Iŝtar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipit-Iŝtar (Lipit-Eŝtar), estis la kvina reganto de la unua dinastio de Isin, kaj regis de ĉ. 1870 a.K. ĝis 1860 a.K.. Kelkaj dokumentoj kaj reĝaj inskripcioj transvivis el tiu periodo, sed li estas plej konata danke al la sumerlingvaj himnoj, verkitaj al lia honorigo, kaj dsame al leĝaj sentencoj, verkitaj en lia nomo (antaŭante la faman kodekso de Hamurabi per ĉ. 100 jaroj) kaj kiuj estis uzitaj por lerneja instruado dum jarcentoj post lia morto. La jarlibroj el dum lia regado mencias, ke li repuŝis atakon de la amoridoj.

Ekzemploj el liaj leĝoj

§10 Se homo dehakis arbon en ĝardeno de alia homo, li devas pagi duon-’’mina’’ de arĝento.
§34 Se homo luis okson kaj damaĝis la karnon ĉe ties naz-ringo, li devas pago trionon de ties valoro.
§35 Se homo luis okson kaj damaĝis ties okulojn, li devas pagi duonon de ties valoro.