Loes Demmendaal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Loes DEMMENDAAL (naskita en 1954) estas nederlanda esperantisto. Ŝi diplomitiĝis pri kompania ekonomio en 1993. Profesie ŝi estas ekonomikisto ĉe urba komunumo.

Esperanton ŝi lernis en 1965. Ŝi estas komitatano C de UEA (1983-1986, 1998-2001 kaj de 2004), kaj ekde 2007 estrarano de UEA. Ŝi laboris en Centra Oficejo de UEA kiel librotenisto 1977-1978 kaj volontulis en tiu fako en 1996. Ekde 2009 ŝi estas estrarano de Institucio Hodler.