Valento (matematiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En logiko kaj matematiko, loknombro estas nombro indikanta kiom da operandoj (aŭ argumentaj-rezultaj lokoj) akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro ktp.

Plej ofte temas pri operacioj kaj rilatoj dulokaj kaj unulokaj. En la programlingvo C la kondiĉa esprimo x?y:z formas operacion trilokan. En iuj formalaj teorioj oportunas rigardi la konstantojn kiel operaciojn nullokajn (aŭ senlokajn); cetere, en programado nullokaj funkcioj povas liveri variajn rezultojn (pro kromefikoj).

En rezonadoj ĝeneralaj oni povas paroli pri funkcioj, rilatoj ktp n-lokaj.

Terminologogia noto

En matematiko oni ankaŭ povas diri «argumentonombro», «duargumenta» ktp. Tamen tio estas iom pli longa; kaj pli grave, en komputado oni ofte bezonas kontrastigi argumentojn kaj rezultojn. Nu, operacioj kaj funkcioj programlingvaj povas disponigi lokon por rezulto; ekz-e

  • Valorizo: (y := x)
  • Krementoj: x++, x += 1

Krome, se akcepti la NPIV-an difinon ke argumento estas «Elemento, por kiu funkcio estas difinita», tiam akceptas ne 1, sed malfinion da argumentoj (ĉiujn reelojn). La terminoj unuargumenta, duargumenta ktp estas do konfuzaj, kio devus ŝoki matematikan rigoremon.

Vidu ankaŭ