Lope de Aguirre, príncipe de la libertad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lope de Aguirre, príncipe de la libertad
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Otero Silva
Lingvoj
Eldonado
vdr

Lope de Aguirre, príncipe de la libertad (Lope de Aguirre, princo de la libereco) estas la sesa romano de la verkisto venezuela Miguel Otero Silva, publikita de la eldonejo Editorial Seix Barral, en 1979.

Recenzo[redakti | redakti fonton]

La rakonto estas rekonstruo de la vivo de la hispana konkistadoro Lope de Aguirre en kiu la verkisto kontraŭas la kutiman vidon ĝenerale demonigita de liaj antaŭaj biografiistoj.

En la romano Otero rakontas tragedian ekspedicion serĉe de "El Dorado" je sugesto de la vicreĝo de Peruo, estrita dekomence de la kapitano Pedro de Ursúa, en 1560. Ankaŭ Lope de Aguirre apartenis al tiu ekspedició estrita de Ursúa, kiu veturis akompanata de sia amantino, Inés de Atienza. La arbitreco de Ursúa pelis grupon de soldatoj plani ties murdon, kaj ili krome verkis leteron al la reĝo Filipo la 2-a kiel klarigo de ilia decido. La letero estis subskribita de ĉiuj, inklude Lope de Aguirre, kiu inkludis la vorton "perfida". Poste, laco, malsanoj, mortoj kaj murdoj kaj konspiroj pelis Lope de Aguirre al rolo protagonista laŭ kiu li murdis siajn opoziciantojn kaj ŝanĝis la kurson de la ekspedicio.

Otero baziĝas sur la teksto sendita al al la reĝo Filipo la 2-a fare de Aguirre en kiu li deklaras sin sendependa el la Hispana krono kaj neas al li rajton al la teroj de la nova mondo kiel ekzemplo pionira de la amerika sendependeco.