Lopo (aviado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skemo de interna lopo

Lopo en senco de aviado laŭ esperantlingvaj vortaroj estas "kompleta turniĝo de aviadilo en vertikala ebeno ĉirkaŭ ĝia transversa akso, dum kiu ĝi tenas la supran surfacon de la aloj sur la interno de la tiel farata trajektorio."[1] Temas pri spektakla figuro de Aerobatiko. Ĝi estas vertikala cirklo supren aŭ malsupren.

jen kvar aviadiloj en formacio en la mezo de lopo

Se la pilota kapo rigardas en la internon de la cirklo dum la lopo, la figuro nomatas interna lopo, aliflanke, se la kapo estas ekster la cirklo, la figuro nomatas ekstera lopo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La internan lopon unuafoje flugis - per fiksflugila aviadilo - la 9-an de septembro 1913 la rusa piloto Pjotr Nesterov. En la Okcidento oni longe kredis ke la franca piloto Adolphe Pégoud flugis la unuan lopon - tio ŝuldiĝis al la granda populareco de la spektaklopiloto Pégoud, kies prezentaĵojn de lopo ekde oktobro 1913 en Berlino admiris miloj da spektantoj, dum Nesterov estis nekonata rusa armea piloto. La armeaj dosieroj montras, ke Nesterov eĉ estis disciplinita de sia ĉefoj pro sia riska ago. La 19-an de majo 1914, la rusino Lidija Sverewa flugis sian unuan lopon.[2]

La unua ekstera lopo laŭ modernaj aerakrobataj normoj estis flugita en 1928 fare de la germana piloto Gerhard Fieseler.[3]

jen la onda fervojo "Olimpika Lopo" en la Oktobrofesto de Munkeno

Figura senco[redakti | redakti fonton]

En figura senco la vorto lopo ankaŭ uzatas por samecaj manovroj en Onda fervojo, en kiuj do la pasaĝeroj de la fervojo same spertas kompletan turniĝon de la korpo, kvankam tiu manovro sekvas simple la relojn de la onda fervojo, sen ke necesus piloto por tio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. jen la ekzakta difino el la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 1970, paĝo 649, eldono de 2020, reta versio
  2. Eileen Lebow: The Imperial Eagle Sprouts New Wings (angle: "al la imperia aglo kreskas novaj flugiloj"). En: Before Amelia. Women Pilots in the Early Days of Aviation ("Antaŭ Amelia. Virinoj Pilotoj en la Fruaj Tagoj de Aviado"), eldonejo Potomac Books, 2002, paĝo 91.
  3. William H. Longyard: Who’s who in aviation history. 500 biographies. eldonejo Airlife Publishing, Shrewsbury 1994, ISBN 1-85310-272-5, paĝo 68, respektive eldonejo Presidio Press, Kanado 1995, nun parto de la konzerno Penguin Books Random House, ISBN 0-89141-556-4.