Los Corrales de Buelna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Los Corrales de Buelna estas municipo en Kantabrio (Hispanio), en la baseno de la rivero Besaya kaj 12 kilometrojn for de Torrelavega kaj 32 for de la regiona ĉefurbo Santandero. Ĝi havas limojn kun la municipoj San Felices de Buelna, Cartes, Mazcuerras, Anievas, Arenas de Iguña kaj Cieza.

En la municipo plej aktivas metalurgia kaj kemia industrioj, brutado kaj agrikulturo. Inter la plej gravaj historiaj restaĵoj, estas la kantabraj steleoj de Barros kaj Lombera. Ankaŭ ekzistas diversaj palacoj, kiel tiuj de la grafoj de Mansilla, de Bustamante kaj de Quijano.

Loĝantaro kaj vilaĝoj

La 11.091 loĝantoj (laŭ hispana INE, 2006) de la municipo Los Corrales de Buelna loĝas en jenaj vilaĝoj:

  • Barros, 361 loĝantoj.
  • Las Caldas del Besaya, 63 loĝantoj.
  • Coo, 319 loĝantoj.
  • Los Corrales de Buelna (municipa ĉefurbo), 9.105 loĝantoj, el ili 8.973 vivas en la urba kerno, 46 en la kvartalo Lobado kaj 86 en Penías.
  • San Mateo, 296 loĝantoj.
  • Somahoz, 947 loĝantoj, el ili 129 loĝas en la kvartalo San Andrés.