Los Olmos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Olmos
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44557
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 119  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 0° 29′ U (mapo)40.8768936-0.48658309999999Koordinatoj: 40° 53′ N, 0° 29′ U (mapo) [+]
Alto 868 m [+]
Areo 43,972364 km² ( 439 7.2 364 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Olmos (Provinco Teruelo)
Los Olmos (Provinco Teruelo)
DEC
Los Olmos
Los Olmos
Situo de Los Olmos
Los Olmos (Hispanio)
Los Olmos (Hispanio)
DEC
Los Olmos
Los Olmos
Situo de Los Olmos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Olmos [+]
vdr

Los Olmos [loSOLmos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta pinto de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo La Mata de los Olmos estas etimologie komprenebla kiel La Ulmoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 102 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 868 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi limas kun tiu de La Mata de los Olmos okcidente kaj kun tiu de Alcorisa oriente. La altitudo gamas inter 974 m sude kaj 660 m borde de la rivero Alchoza, kiu trairas la teritorion survoje al la rivero Guadalopillo. La teritorio estas propra de la transiro al la Iberia Sistemo de la Provinco Teruelo, pro kio ĝi estas de alta altitudo kaj kun variaj montetaj zonoj kaj ravinoj.

Los Olmos estas inter La Mata de los Olmos okcidente kaj Alcorisa (oriente) laŭ la nacia ŝoseo N-211.

Nordokcidente: La Mata de los Olmos Norde: Alloza kaj Andorra Nordoriente: Alcorisa
Okcidente: La Mata de los Olmos Oriente: Alcorisa
Sudokcidente: La Mata de los Olmos Sude: La Mata de los Olmos kaj Berge Sudoriente: Berge

Historio[redakti | redakti fonton]

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de Los Olmos. La arkeologia kuŝejo de Más del Hambre (1-a jc a.K.) havigis materialon de iberoj. La historio de la loko estas ligita al la Ordeno de Kalatravo kiu havis sidejon en Alcañiz. En la 12-a jarcento la reĝo de Aragono donis Los Olmos al la Ordeno de Kalatravo. Ŝajne en tiu epoko estis kastelo el kiu restis nenio.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Los Olmos pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 257 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), sed ankaŭ minado. Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, urbodomo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]