Los Tojos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Tojos
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 380  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 9′ N, 4° 15′ U (mapo)43.156111111111-4.2516666666667Koordinatoj: 43° 9′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 89,5 km² (8 950 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Tojos (Kantabrio)
Los Tojos (Kantabrio)
DEC
Los Tojos
Los Tojos
Situo de Los Tojos
Los Tojos (Hispanio)
Los Tojos (Hispanio)
DEC
Los Tojos
Los Tojos
Situo de Los Tojos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Tojos [+]
vdr
Municipa teritorio de Los Tojos, okcidente de Kantabrio.

Los Tojos [losTOĥos] estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa, kie ĝi estas unu el la tri municipoj kiuj formas parton el la Valo Cabuérniga, en la okcidenta zono de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tradicia arkitekturo ĉe Bárcena Mayor.
Preĝejo de Santa Águeda en Saja.
Saja.
Rivero Saja en Saja.
El Tojo.

Ĝi limas norde kun la municipoj Cabuérniga kaj Ruente, oriente kun Molledo kaj Bárcena de Pie de Concha, okcidente kun Cabuérniga kaj la Mancomunidad Campoo-Cabuérniga kaj sude kun la Mancomunidad Campoo-Cabuérniga kaj kun la Hermandad de Campoo de Suso.

La maksimuma altaĵo, sude de la municipo, estas de 1320,7 metroj kaj, la plej malalta punkto apenaŭ superas 340 metrojn s.m.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Los Tojos. Ĝi distas 62 km disde la regiona ĉefurbo, Santandero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 89,5 km² estas 397 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento.

La 397 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Bárcena Mayor (historia komplekso), 86 loĝ., el kiuj 17 loĝas dise.
  • Correpoco, 51 loĝ.
  • Saja, 104 loĝ., el kiuj 1 loĝas dise.
  • El Tojo, 88 loĝ., el kiuj 45 loĝas dise.
  • Los Tojos (ĉefurbo), 120 loĝ., el kiuj 17 loĝas dise.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj mencioj al loĝlokoj de tiu teritorio estas dokumentoj rilataj al ekleziaj institucioj. Tiel, en la 9-a jarcento oni menciis la preĝejon de Santa Águeda de Bárcena Mayor, apartenanta al la monaĥejo de Sankta Maria de Yermo.

En dokumento de la reĝo Alfonso la 8-a el Monzón, de 4a de julio 1168, aperas donaco de la senjorlando de «Bárcena la Mayor» al la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo, pro kio oni mencias starigon de limoj.

Los Tojos estis zono de behetría (ili rajtis nomumi siajn senjorojn) kiu iĝis poste parto de la senjorlando de la Casa de la Vega. Tiuj sukcesis haltigi la senjorecon per la nomita Proceso de la Kvin Vilaĝoj. Tra la areo pasis la tradicia vojo el la Kantabra Maro al Reinosa kaj Kastilio, kiu laŭiris la fluejon de la rivero Saja, el kiuj unu el plej gravaj veturantoj estis la imperiestro Karolo la 5-a reveninte el Flandrio. Poste dekadencis kiam oni malfermis en la 18-a jarcento la Reĝan Vojon laŭ la valo de la rivero Besaya.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado de bovinoj, sed translokiĝis al turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la loĝloko Bárcena Mayor, kiu estas Havaĵo de Kultura Intereso kun kategorio de historia komplekso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]