Louise de Stolberg-Gedern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princino Louise de Stolberg-Gedern, olpentraĵo fare de François-Xavier Fabre.

La princino Louise Maximilienne Caroline Emmanuele de STOLBERG-GEDERN (n. la 20-an de septembro 1752 - m. la 29-an de januaro 1824) estis la edzino de Charles Edward Stuart, la jakobita pretendanto al la angla kaj skota tronoj.

Louise naskiĝis en Mons (Henegovio), en Aŭstria Nederlando. Ŝi estis la plej aĝa filino de la princo Gustav Adolf de Stolberg-Gedern kaj de lia edzino, la princino Elizabeto de Hornes. Louise de Stolberg-Gedern estas plejofte konata kiel la "grafino de Albany".

Vidu ankaŭ