Louisville (Kentukio)
Louisville | |
urbo | |
|
|
Oficiala nomo: Louisville | |
Ŝtato | Usono |
---|---|
Federacia ŝtato | Kentukio |
Kantono | Jefferson |
Situo | Louisville |
- alteco | 142 m s. m. |
- koordinatoj | 38° 15′ 15″ N 85° 45′ 37″ U / 38.25417 °N, 85.76028 °U (mapo) |
Areo | 1 032 km² (103 200 ha) |
- de akvo | 34,62 km² (3 462 ha) |
Loĝantaro | 709 286 (01.07.2007) |
Denseco | 687,29 loĝ./km² |
Fondita | 1778 |
Urbestro | Greg Fischer (demokrata) |
Horzono | OT (UTC-5) |
- somera tempo | OT (UTC-4) |
Poŝtkodo | |
Situo de urbo en Usono
| |
Situo enkadre de Kentukio
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Louisville, Kentucky | |
Retpaĝo: www | |
Louisville (prononcata Lu-i-vil, indiĝena prononco Lu-e-vul) estas metropolo en la usona ŝtato de Kentukio. La urbego situas ĉe la rivero Ohio en norda Kentukio. Ĝi estas la ĉefurbo de la Kantono Jefferson. Louisville estas la plej granda urbo en Kentukio.
Laŭ la 2007 popolnombrado, la loĝantaro estas 709.286.
Historio
Ĝi estis fondita en 1778 de George Rogers Clark kaj nomita omaĝe al reĝo de Francio Ludoviko la 16-a.
Interesaĵoj
Interesaĵo pri Louisville estas la prononco de la nomo de la urbo. La urbo estis nomita je Franca reĝo kaj la plejparto de usonanoj prononcas france "Luivil"; tamen, homoj naskiĝintaj en Louisville prononcas "Luevul". Plejmulto de Louisville-anoj konas ĉi tiun fakton, kaj ili povas identigi fremdulojn per ĉi tiu metodo. La stranga noma prononco eble devenas de la miksiĝo de norda kaj suda prononcmaniero, kiu okazas en Louisville.