Lousã

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lousã
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 604  (2011) [+]
Loĝdenso 127 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 8° 15′ U (mapo)40.112527777778-8.2468888888889Koordinatoj: 40° 7′ N, 8° 15′ U (mapo) [+]
Areo 138,4 km² (13 840 ha) [+]
Lousã (Portugalio)
Lousã (Portugalio)
DEC
Lousã
Lousã
Situo de Lousã

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lousã [+]
vdr

Lousã estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 12 921 enloĝantoj (2021).

Lousã estas sidejo de municipo Lousã kun 138,40 km² kaj 17 006 enloĝantoj (2011), subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas norde kun Vila Nova de Poiares, nordoriente kun Arganil (ĉe nur cent metroj), oriente kun Góis, sudoriente kun Castanheira de Pera, sude kun Figueiró dos Vinhos kaj okcidente kun Miranda do Corvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Castelo de Arouce aŭ Lousã.

Oni trovis restaĵojn el Paleolitiko (Quinta do Conde de Foz de Arouce). De la epoko de la Romia Imperio oni trovis restaĵojn funebrajn, ilojn el vitro kaj metalo, monerojn kaj eĉ restaĵojn de ŝoseoj; ĉe la rivero Ceira kaj Serra da Lousã estis minoj de metaloj kiel oro.

En 943 okazis traktato inter Zuleima Abaiud kaj la abato Mestúlio de la Monaĥejo de Lorvão, en kiu oni mencias la loknomon Arauz kiu ŝajnas rilata al la kastelo de Arouce. Oni atribuis al la kastelestro Sesnando Davides la ordenon fortikigi kaj rekonstrui la konstruaĵojn, inter kiuj la kastelo de Arouce (kastelo da Lousã). En 1151 la reĝo Afonso Henriques donis foruon al la urbo, kiu en 1513 ricevis novn foruĉarton el la reĝo Manuel la 1-a.

Plej gravaj epizodoj de la urba disvolviĝo estis la alveno de la fervojo en 1906, kadre de la politiko de la ministro Fontes Pereira de Melo kaj en 1924 de elektro. La disvolvigon en la 19-a jarcento malhelpis la Napoleonaj militoj en kiu okazis en 1811 la batalo de Foz de Arouce (loĝloko de la municipo Lousã), kaj la Portugala Enlanda Milito, kiuj prokrastis la ĝeneralan disvolvigon de Portugalio. Ĉiuokaze en 1888 ekfunkciis la hospitalo, buĉejo en 1893, la malnova teatro kaj la nova preĝejo en 1874, ktp.

Vidaĵo de Lousã el la Serra da Lousã.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Lousã estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:

  • Foz de Arouce e Casal de Ermio
  • Gândaras
  • Lousã e Vilarinho
  • Serpins

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorioj de Lousã (Nacia Monumento) kaj de Serpins
  • Kastelo da Lousã (Nacia Monumento)
  • Domoj Casa do ArcoCasa dos Magalhães Mexias kaj de Lopes Quaresma
  • Paperfabriko de Boque
  • Palaco de Salazares aŭ Casa da Viscondessa de Espinhal
  • Domoj de Baixo, de Santa Rita, de Fundo de Vila, de la grafoj de Foz de Arouce, de Rua Nova aŭ Casa de Cima, de Comendador Montenegro aŭ Casa de São Pedro, de S. Bento, de Regueiro aŭ de Júlio de Lemos, de Quinta de Baixo aŭ Casa da Quinta de S. José kaj de Feios de Carvalho
  • Montaraj domaroj de Lousã
  • Preĝejo de Vilarinho aŭ de São Pedro
  • Kapeloj de Santa Rita, de Misericórdia de Lousã, de Reguengo, de Lagartixa
  • Centro de Saúde de Lousã kaj Nova Centro de Saúde da Lousã
  • Muzeoj Etnografia Dr. Louzã Henriques, Municipa Professor Álvaro Viana de Lemos kaj Casa-Museu Carlos Reis

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]