Lubomír Beneš

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lubomír Beneš (naskiĝis la 7-a de novembro 1935 – mortis la 12-a de septembro 1995) estis ĉeĥa reĝisoro, kiu kreis animean serion Paton kaj Maton. Ofte li kunlaboris kun desegnisto Vladimír Jiránek.


Li kreskis en periferio de Prago. Kiam liaj gepatroj rimarkis lian talenton por desegnado, ili pagis por li privatan instruiston pri desegnado, pentrado kaj arta skribo.

Post soldatservo li partoprenis konkurson de studio por desegnita filmo Bratři v triku (Fratoj en trikotaĵo - grava ĉeĥa filmstudio) kaj estis akceptita kiel dungito. Ĉi tie li konatiĝis kun ĉiuj teknikaĵoj de animea filmo.

En 1967 li transiris al Jiří Trnka kaj post unu jaro kreis sian unuan animean fimon „Homo“. Lia unua pupa filmo „Bonvolu pardoni“ estis filmita en 1974.

En studio Krátký film Praha li poste kreis dekojn da filmoj pupaj kaj desegnitaj.

En 1990 li kunfondis aŭtoran studion, kie li laboris ĝis la morto.

Filmoj de Lubomír Beneš

  • Homo (Homo, 1967)
  • Račte prominout (Bonvolu pardoni, 1974)
  • KuťáciPat a Mat (Memfarantoj aŭ Pat kaj Mat, 1976)
  • Král a skřítek (Reĝo kaj koboldo, 1981)
  • Muzikant a smrt (Muzikisto kaj morto, 1984)
  • Rohy (Kornoj, 1989)
  • Nábytek (Meblaro, 1989)
  • Klíč (Ŝlosilo, 1989)
  • Střecha (Tegmento, 1990)
  • Sekačka (Herbofalĉa maŝino, 1990)
  • Generální úklid (Granda ordigo, 1990)
  • Dveře (Pordo, 1990)


Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio