Lucapa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucapa estas urbo (aŭ grandurbo?) en Angolo. Ĝi estas provinca ĉefurbo de Provinco Lunda Norte.

Loko de Lucapa en Angolo

Bazaj informoj

Geografio

Lucapa situas sur malebenaĵo en la nord-orienta sekcio de la lando 100 km de la landlimo.

Historio

Dum la interna militado diversaj deportadoj okazis, sekve la loĝantaro estas nur taksebla. Spite tion, oni precipe okupiĝas daŭre pri minado de diamantoj.

Klimato

En Lucapa la averaĝa temperaturo varias inter 22 kaj 26 °C. Jare pluvas po 1509 mm. En junio kaj julio apenaŭ pluvas.

Trafiko

Lucapa havas flughavenon kaj unusolan bonan vojon al interno de la lando.

Fontoj

  • Angla kaj germana Vikipedioj

Notoj

  • Urbolisto de la germana Vikipedio mencias la loĝantaronombron en 2005 eĉ 125.751, kiel grandurbo.