Lucian Freud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucian Freud

Lucian Michael Freud - prononco luʊ.siː.Ən frɔɪd; naskiĝis la 8-an de decembro 1922, mortis la 20-an de julio 2011)[1] - estis germandevena brita pentristo, honorigita per la Brita Merit-Ordeno. Konata precipe pro sia dense farbigitaj portretaj kaj figuraj pentraĵoj, li konsideratas la ĉefranga brita artisto de sia tempo.[2] Liaj verkoj elstaras pro sia psikologia penetrado kaj por sia ofte malkomfortiga ekzameno de la interrilato inter la artisto kaj modelo.[3]

Lia verkaro impresis multajn aliajn samepokajn pentristojn. Ekzemplo pri tio estas la irlandano Francis Bacon, kies pentraĵo "Tri studoj pri Lucian Freud" la 12-an de novembro 2013 estis vendita kontraŭ 142,4 milionoj da usonaj dolaroj, rekordo por artaĵo en aŭkcio.

Referencoj

  1. anglalingva artikolo "En aĝo de 88 jaroj mortis Lucian Freud, figurisma pentristo kiu redifinis pentradon de portretoj" de William Grimes en la gazeto The New York Times la 21-an de julio 2011.
  2. ekzemple en la anglalingva artikolo "La 1990-aj jaroj en revido: Vidaj Artoj", de la gazeto The Independent, tekstas "Freud fariĝas la plej granda vivanta brita artisto post lia ekspozicio en Whitechapel [de 1993]"​​. Elŝutita la 28-an de oktobro 2012.
  3. anglalingva artikolo "Lucian Freud nudigita" en la gazeto The New York Times la 14-an de decembro 2007