Lucida sonĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de la unua libro pri licudaj sonĝoj.

Lucida sonĝo estas sonĝo en kiu oni scias, ke oni sonĝas. Ofte okazas, ke homo, kiu sonĝas lucide, povas influi la enhavon de la sonĝo.

La ekzisto de lucidaj sonĝoj estas science pruvita.

Kelkaj, ĉefe mistikuloj, nomas "lucidaj sonĝoj" eblajn elirojn de la spirito el la korpo, kiel sinonimon de spirita projektado, spirita etendoastra vojaĝo.

Kvankam la afero estis delonge konita de la antikvaj orientaj kaj amerikaj popoloj, en moderna okcidento, estis la franco Hervey de Saint-Denys (kromnomo de Marie Jean Léon le Coq), kiu splore ekatentis tiajn sonĝojn kaj skribis en 1867 libron pri la temo: "La sonĝoj kaj kiel regi ilin" (france "Rêves et les moyens de les diriger"). Tamen la vortojn "lucida sonĝo" unuafoje uzis "Frederick van Eeden" (holanda psikiatro) en studo publikigita en 1913.

Personon, kiu havas tiajn sonĝojn, oni nomas "sonĝonaŭto". Eblas fari ekzercojn por havi lucidajn sonĝojn. Oni diras ke dum la infanaĝo, ĉiuj kapablas esti lucida dum sonĝo. Sed estas kutime perdi ĉi tiun kapablecon kaj forgesi ĝin en malmulte da jaroj.

En psikoterapio, lucidaj sonĝoj, pro siaj pruvitaj utilecoj, estas uzataj por kuraci traŭmaton.

Eksteraj ligiloj