Ludo De Witte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludo De Witte
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo sociologo
vdr

Ludo De Witte (n. en 1956) estas flandra sociologo. En septembro 1999 li publikigis sensacian studon pri la murdo de la unua konga ĉefministro, Patrice Lumumba, en kiu li konkludis ke ĝi estis farita kun la scio kaj aktiva subteno de gvidaj belgoj. La konflikto kaj amaskomunikila atento kiuj sekvis kaŭzis la starigon en decembro 1999 de Parlamenta Enketa Komisiono por esplori la implikiĝon de Belgio en la murdo.[1]

De Witte kontribuis al du televidaj dokumentaj filmoj pri la murdo de Patrice Lumumba : Mord im Kolonialiststil ĉe la germana televidkanalo Das Erste kaj Qui a tué Patrice Lumumba? sur la flandra televidstacio VRT.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Krizo en Kongo : la rolo de la Unuiĝintaj Nacioj, la Eyskens-registaro kaj la reĝa familio en la perforta faligo de Lumumba kaj la ekesto de Mobutu (Leuven: Van Halewyck, 1996)
  • (en) The assassination of Lumumba (La Murdo de Lumumba), Londono, Novjorko: Verso. 2001, ISBN 1-85984-618-1.
  • Kiu timas islamanojn? Notoj pri Abou Jahjah, Etnocentrismo kaj Islamofobio (Van Halewyck, 2004)
  • Solduloj, sekretaj agentoj kaj diplomatoj (Van Halewyck, 2014)
  • Kiam la lasta arbo estos faligita, ni manĝos nian monon: kapitalismo kontraŭ la tero (EPO, 2017)
  • Murdo en Burundo: Belgio kaj la likvidado de ĉefministro Louis Rwagasore (EPO, 2021)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jérôme Duval; Ludo de Witte (2018-08-05). Ludo de Witte : « Il faut changer les mentalités et décoloniser complètement l’espace public » (france). CADTM. Arkivita el la originalo je 2023-09-25. Alirita 2024-04-24.