Ludoviko la 2-a (Bavario)
Ludoviko la 2-a de Bavario, germane Ludwig II. (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1845 en Munkeno, Palaco Nymphenburg, mortis la 13-an de junio 1886 en Starnberger See), de la dinastio Vitelsbaĥoj, estis ekde 1864 ĝis 1886 (tri tagoj antaŭ lia morto) reĝo de reĝlando Bavario.
Ludoviko la 2-a estas ankaŭ konata kiel "la fabela reĝo". Li estas fama interalie pro Neuschwanstein kaj aliaj kasteloj kiujn li konstruigis, kaj ankaŭ pro sia mistera morto – li dronis en neklaraj cirkonstancoj en la lago Starnberger See.
Antaŭe: | Reĝo de Bavario | Poste: | |
---|---|---|---|
Maksimiliano la 2-a | 1864 – 1886 | "princo reganta" Luitpold |