Luis Somoza Debayle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Somoza Debayle
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1922 (1922-11-18)
en León
Morto 13-an de aprilo 1967 (1967-04-13) (44-jaraĝa)
en Managvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Managvo vd
Ŝtataneco Nikaragvo vd
Alma mater Sankt-Leona Universitato vd
Partio Partio Liberala Naciista vd
Familio
Patro Anastasio Somoza García vd
Patrino Salvadora Debayle vd
Gefratoj Lillian Somoza Debayle • Anastasio Somoza Debayle • José R. Somoza vd
Edz(in)o Isabel Urcuyo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis Anastasio SOMOZA Debayle [lŭis anasTAsjo soMOsa deBAJle] (León, 18-a de novembro de 1922 - Managua, 13-a de aprilo de 1967), filo de Anastasio Somoza García kaj Salvadora Debayle de Somoza, oficiale estis aganta prezidanto kaj poste prezidanto de Nikaragvo de 1957 ĝis 1963 post la atenco kontraŭ sia patro en la 21-a de septembro 1956 kaj lia sekva morto la 29-an de la sama monato, kaj reale regis kiel diktatoro de 1956 ĝis sia morto. Liaj gefratoj estis Lillian kaj Anastasio Somoza Debayle. Li edziĝis al Isabel Urcuyo, kun kiu li generis sep gefilojn. Li estis ano de la frataro Fi Sigma Alfa.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Luis Anastasio aniĝis en la Nacia Gardistaro (GN) en 1940. Kiel prezidanto de la Nacia Asembleo, Luis transprenis la prezidantecon de la nacio post la morto de sia patro la 29-an de septembro de 1956, por fini lian regperiodon, dum lia pli juna frato Anastasio Somoza Debayle (Tachito) oficis kiel Direktanta Ĉefo de la Nacia Gardistaro. Luis komencis propran regperiodon la 1-an de majo de 1957 kaj estis sukcedita de Doktoro René Schick Gutiérrez la 1-an de majo de 1963. Li kreis la Nacian Aŭtonoman Universitaton de Nikaragvo kaj la Centran Bankon de Nikaragvo. Dum lia regado la Internacia Kortumo decidis malfavore al Nikaragvo en grava teritoria disputo inter ĝi kaj Honduro, kaj Carlos Fonseca Amador fondis la gerilon Sandinista Fronto de Nacia Liberigo (FSLN).

La 31-an de majo de 1959 Doktoro Pedro Joaquín Chamorro Cardenal, direktoro de la opozicia ĵurnalo La Prensa, eniris Nikaragvon el Kostariko kun 110 konservativaj kamaradoj, en la unua milita alteriĝo per aviadilo konfirmita en Ameriko, por militataki la reĝimon de Luis. Unu grupo surteriĝis kun li en Mollejones, en la ebenejo de Chontales, kaj la alia en la ebenejo de Olama, en la departemento de Boaco; la grupanoj estis senvunde kaptitaj de la Nacia Gardistaro la 13-an de junio de la sama jaro kaj kondamnitaj al 9 jaroj de mallibero. Post unu jaro, en 1960, ili liberiĝis pro ĝenerala amnestio. Chamorro ree direktis La Prensa kaj ree estis eminenta opoziciulo al Luis.

Luis Somoza Debayle mortis la 13-an de aprilo de 1967 pro korinfarkto en sia loĝdomo, la nuna domo de la Ministrejo de Defendo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Capitulo Eterno. fisigmaalfa.org. Arkivita el la originalo je 15 de abril de 2008. Alirita 12 de febrero de 2008. Arkivigite je 2008-04-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-15. Alirita 2021-06-20.

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]