Lütsche (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plano de la eksa vilaĝo
Memorigŝtono kun benkoj

La Memorŝtono por la vilaĝo Lütsche (germane: Gedenkstein für das Dorf Lütsche) troviĝas je 1,5 km sudokcidente de Gräfenroda, Germanio, en la urboparto Lütschegrund.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La memorŝtono meze de la urbeto Gräfenroda kaj la baraĵlago Lütschetalsperre memorigas onin pri la iama vilaĝo Lütsche, kiu laŭ ordono de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Coburg kaj Gotha) malkonstruitis inter 1859-65. Nomis tiun ĉi vilaĝon pereintan la torento Lütsche fontanta proksime de Oberhof, fluante tra langer Grund kaj enfluante en la riveron Wilde Gera.

En 1536 menciitis ĉe la enfluo de Ensebach-rojo en Lütschebach-rojo muelejo sega. Ĝi estis la lulilo de la posta vilaĝo. Eklezie kaj lernejdistrikte Lütsche apartenis al Gräfenroda. La ekonomia graveco de la ĉirkaŭaj arbaroj destinis por la ĉiutaga kaj profesia vivo de la eloĝantoj estante ankaŭ la kaŭzo de la ekstermo fine. La setlintoj okupiĝis precipe pri lignoprilaborado kaj arbara industrio: arbfaligado, rezinakiro, karbonfarado, muelŝtonrompo, flosa transportado, tabul- kaj ŝindofarado, produkto de ĉiutagaj objektoj el ligno ktp. Kelke da herbaro, kiu iĝis post la lignohakado, permesis eĉ malmulton da bestobredado kaj terkultivado. Malgraŭ ĝenerale duraj vivokondiĉoj kreskis la nombro de la enloĝantaro en la jaro 188-a je 128 loĝantaj en 9 domoj. En 1665 vivis ankoraŭ naŭ homoj en du domoj. Tioma kresko konfrontiĝis ekde la fino de la 18-a jc al malboniĝo ekonomia kaj sociala. Povreco furiozanta plialtigis nature la ŝteldeliktojn de ligno kaj ĉasbestaro, kio ankoraŭ plie allogis pro la situo de la vilaĝo ĉe la landlimo al enklavo de la duklando Schwarzburg-Sondershausen.

Ekde 1791 oficialuloj kaj impostoprenantoj atestis ke la surlokuloj estus ŝajne la plej malriĉaj de la duklando. En 1792 unuafoje pripensitis nerekta malfondo de la vilaĝo per malpermeso de plua konstruado ĉevilaĝa. Sub la dukoj Ernesto la 1-a (1784-1844) kaj Ernesto la 2-a (1818-93), por kiuj la ĉasado ege gravis, la forstpolitiko pliseveriĝis per diversaj leĝoj restrikciantaj arbaran ekspluaton industrian. Tamen la ŝteloj iĝis pliaj. Mortiga piko por la vilaĝo estis la jaro 1831, kiam la registaro duka ordonis la nuligon de la vilaĝo pro la malbona konduto de la vilaĝanoj kaj la mizero. Ĉar la najbaraj vilaĝoj ne entuziasmiĝis pri la devo ekgastigi la lütsche-anoj, la ordono ne tuj povis esti sekvita. Ankaŭ monpremioj por elmigro en Amerikon ne tro sukcesis. Finfine oni aĉetis inter 1859-65 la restintaj domoj kaj malkonstruis ilin. La kostojn de 13.500 taleroj pagis ĉefe la duko mem.

Legendoj kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Multnombras la legendoj pri tiu ĉi eksa vilaĝo, ties fondo kaj detruo. Literature verkis pri ĝi August Trinius. Tamen la romano kaj dramo Verjagtes Volk de Herman Anders Krüger ankoraŭ pli gravan memorigon skriban metis al tiu turingia tragedio enarbara. La plej konata loĝinto estus Ernst Catterfeld, kiu mortis tragike en konekto kun ĉasbestŝtelo - la aŭtoroj ŝatis stiligi la dukajn ordonojn nuraj tiranismo. Kiam la libro publikigitis en 1925 Krüger devis demisii kiel direktoro de la Landa biblioteko de Gotha. La teatraĵo de Julius Kober Der letzte Schulze von Lütsche ankoraŭ hodiaŭ surscenigatas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 119-121
  • Loth, Albrecht; Die Geschichte des Dorfes Lütsche, seine Zerstörung 1859–1865 und deren Hintergründe, Diplomarbeit, Gotha 2005
  • Hansjürgen Müllerott (Hrsg.), G. J. Brückner, H. Kellner, H. von Minckwitz: Quellen zur Geschichte des Dorfes Lütsche, Thüringer Chronik-Verlag, Arnstadt 1999, ISBN 3-910132-67-7
  • H. v. Minckwitz: Die Lütsche und ihre Auflösung, in „Das Thüringer Fähnlein“ Heft 7, 1936
  • W. Stephan: Was Urkunden und Augenzeugen vom ehemaligen Dorf Lütsche zu berichten wissen, im „Arnstädter Kulturbote“, Okt. 1954 und Jan. 1955
  • Redaktion Kulturspiegel: Vor 100 Jahren wurde mit der Auflösung des Dorfes Lütsche begonnen, im „Kulturspiegel“ 1959
  • Herman Anders Krüger: Verjagtes Volk, Georg-Westermann-Verlag, Braunschweig 1924, Reprint: Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-145-0