Mária Balla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Balla
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1944 (1944-12-06) (79-jaraĝa)
en Verőce
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gábor Balla
Edz(in)o László Lantos
Okupo
Okupo naĝisto • sporta trejnisto
vdr

Mária Balla, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Mária estis hungara naĝisto, plurfoja hungara ĉampiono, dufoja olimpiano. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Lantos Lászlóné.

Mária Balla[1] naskiĝis la 6-an de decembro 1944 en Nógrádverőce.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Balla estis edukita en Debrecen, sed ŝi jam maturiĝis en gimnazio Budapeŝto en 1963. Post 3 jaroj ŝi akiris trejnistan diplomon en sporta instituto. En la ekstersporta vivo ŝi laboris en laboratorio. Ŝi edziĝis, sed baldaŭ ŝi divorcis.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Mária Balla inter 1957-1961 estis naĝisto en Debrecen, poste en la ĉefurbo. Ŝi estis hungara ĉampiono 14-foje inter 1962-1968, samtempe ŝi apartenis al la hungara nacia teamo. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 sen signifaj rezultoj. En 1962 kaj 1963 ŝi faris 5 hungarajn naĝrekordojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]