Mária Ivánkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Ivánkay
Mária Ivánkay
Mária Ivánkay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1934 (1934-02-06) (90-jaraĝa)
en Bana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Mária Ivánkay [ivAnkai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ivánkay Mária estas hungara surda tablotenisisto, paralimpiano, paralimpika ĉampiono, Sportisto de la nacio. Ŝia geedziĝa nomo estis Weltner Györgyné [veltner djordjnE].

Mária Ivánkay[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1934 en Bana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Ivánkay lernis en lernejo pri surduloj en Budapeŝto, poste ŝi laboris en fabriko. Ekde 1981 ŝi havis postenojn en la hungara surda asocio. Ŝi multe strebis por akiri ŝoforan licencon, fine ŝi estis la unua en Hungario, kiu akiris ĝin. Ŝi aranĝis 3 jardekojn kursojn pri licencoj al surduloj. Ŝi edziĝis en 1956 kaj naskis filinon, en 2014 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis kelkajn premiojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Mária Ivánkay komence provis plurajn sportojn, fine la tablotenison ekde 1949 en sportklubo de surduloj en la ĉefurbo. Ŝi estis paralimpika ĉampiono okfoje, sed en 1981 ŝi ricevis virusan infekton, tial ŝi finis sian aktivan sportan karieron. Poste ŝi havis postenojn en la hungara surda sporta vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]