Mão Morta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mão Morta estas muzik-grupo de la portugalia urbo Braga. Ĝi estis kreita en la fino de 1984. Komence, la grupo konsistis el Joaquim Pinto (basisto), Miguel Pedro (gitaristo kaj drumisto) kaj Adolfo Luxúria Canibal (kantisto). Antaŭe en 1984 la tri estis alia grupo nomita PVT Industrial. Du monatojn post la kreado de la grupo Mão Morta, la gitaristo Zé dos Eclipses eniris la grupon kaj Miguel Pedro transiris al la drumoj.

En 1986, la gitaristo Carlos Fortes eniris la grupon kiel 2-a gitaristo. En 1990, la basisto Joaquim Pinto eliris la grupon, kaj eniris José Pedro Moura. En 1991, la gitaristo Zé dos Eclipses eliris la grupon, kaj eniris Sapo. En 1995, la gitaristo Carlos Fortes eliris la grupon, kaj eniris Vasco VAZ. En 2000, la basisto José Pedro Moura eliris kaj eniris Marta Abreu. En la sama jaro Marta Abreu eliris kaj la nova basisto (basistino) estas Joana Longobardi.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.