Móric Esterházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafo ESTERHÁZY Móric (n. 27-an de aprilo 1881, Pusztamajk – m. 28-an de junio 1960, Vieno, Aŭstrio) estis ĉefministro de Hungario, kiu sensukcese provis obstakli kolapson de la Aŭstrio-Monarĥio. Li komencis sian politikan karieron kiel parlamen ta reprezantanto de la distrikto Terebes (1906).

La 15-an de junio 1917, li ricevis komision de Karlo la 4-a por formi registaron. Li deklaris reformpolitikon kaj volis reformi eĉ la elektojuron. Ĉar li ne sukcesis realigi la imagitan politikon, li abdiksi du monatojn poste, la 20-an de aŭgusto. Li estis inter la 25-a de januaro kaj 8-a de majo1918, la publikbonfara kaj laborafera ministro del a Wekerle-registaro.

Li retiriĝis el la politiko post la milito kaj subskribo de la Trianona pacdiktato. Li reaktiviĝis nur en 1931, kiel reprezentanto de la legitimista (reĝovola) Kristana Ekonomia Partio. Li iĝis prezidanto de la eksterafera komisiono, dum la dua mondmilito estis membro de la defendafera komisiono kaj apogis politikon de la ĉefministro Miklós Kállay. Li restis en Hungario post la milito kaj elmigris nur en 1956 en Aŭstrion.

Li estas avo de la verkisto Péter Esterházy.