Miklós Kállay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

KÁLLAY Miklós (23-an de januaro 1887, Nyíregyháza, Hungario14-an de januaro 1967, Novjorko, Usono) estis hungara politikisto, ĉefministro de Hungario (1942-44), kiu sensukecse provis eltiri Hungarion el alianco, ligita kun la nazia Germanio.

Kállay doktoriĝis en Budapeŝto pri juro. Lia politika kariero komenciĝis en 1920 kiel distrikta (nobla) juĝisto de la distrikto Nagykálló, kiu estis inter 1921 kaj 1929 ĉefprefekto de departementoj Szabolcs kaj Ung, poste envolviĝis en la tutlanda politiko: li iĝis unuafoje ŝtatsekretario de la eksterkomerca ministerio (1929–31), poste agrikultura ministro de la Gömbös-registaro (1932–35). Li kontraŭis ekstremdekstran politikon de la ĉefministro Gyula Gömbös, tiel li abdikis en 1935 pri sia posteno kaj por mallonga tempo retiriĝis el la aktiva politikumado, iĝis prezidanto de la Landa Irigacia Ofico. Lin komisiis en 1942 guberniestro Miklós Horthy por mildigi la politikon de la antaŭa ĉefministro László Bárdossy.

Dum la Kállay-registaro (9-an de marto 194219-an de marto 1944) la hungaraj judoj havis – kompare al aliaj judoj de la eŭropa kontinento – protektitan situon kaj la maldekstra gazetaro kaj partioj. En la eksterafera politiko, Kállay daŭrigis la armilan batalon kontraŭ la Sovetunio, sed dumtempe serĉis paceblecojn kun la okcidentaj potencoj. Ĉar la germanoj ne estis kontentaj pri la militaj agadoj kaj politiko de Hungario, ili okupis la landon la 19-an de marto 1944.

Kállay fuĝis en la ambasadejon de Turkio, kiun li forlasis en novembro de 1944 kaj lin kaptis la sagokrucistoj (hungaraj nazioj) kaj la germanoj forprenis ĝis en la koncentrejon de Dachau, poste en Mauthausen. Li liberiĝis post la germana malvenko, sed en 1946 jam elmigris el Hungario. Li vivis komence en Romo, en 1951 fine setlis en Usono.

Liaj memorskriboj aperis en Usono en 1954 kaj en 1991 hungare (Magyarország miniszterelnöke voltam, 1942–44: egy nemzet küzdelme a második világháborúban).