Maello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maello
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05291
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 705  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 4° 31′ U (mapo)40.811111111111-4.5088888888889Koordinatoj: 40° 49′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 024 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maello (Provinco Avilo)
Maello (Provinco Avilo)
DEC
Maello
Maello
Situo de Maello
Maello (Hispanio)
Maello (Hispanio)
DEC
Maello
Maello
Situo de Maello

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maello [+]
vdr

Maello [maEljo] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco. Maello estas etimologie komprenebla kiel "natura pomarbo"; tamen la arbo en la blazono estas anzino. Fruaj mencioj estis El Maello (en 1247) kaj Maellos (en la 16-a jarcento).

Maello en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la nomiga Maello, Coto de Puenteviejo, Dehesa de Pancorbo, La Fontanilla, El Monte, Pinar de Puenteviejo kaj Prado Encinas. Ĝi okupas totalan areon de 65,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 636 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 28 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Vega de Santa María, Sanchidrián, Muñopedro (Segovio), Labajos (Segovio), Santo Domingo de las Posadas, Muñopedro (Segovio), Tolbaños, Santa María del Cubillo kaj Villacastín (Segovio).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas romanika preĝejo kun valoraj artaĵoj, gotika volbo kaj baroka retablo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]