Magda Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SIMON Magda [ŝimon] estis rumanuja hungara ĵurnalistino kaj verkistino naskiĝinta la 2-an de julio 1908 en Satmaro kaj mortinta la 7-an de marto 1969 en Kluĵo.

Biografio

Magda Simon abiturientiĝis en sia naskiĝurbo en 1934. Ŝiaj unuaj poemoj aperis en Brassói Lapok. Ŝi estis la raportistino de Nagyváradi Napló. Oni deportis ŝin el geto de Nagyvárad en 1944 Aŭŝvicon, de tie ŝi revenis grave malsana hejmen. Ekde 1946 ŝi estis kunlaborantino de Új Élet kaj Fáklya. Ŝi vivis pli poste en Târgu Mureş kaj Kluĵo.

Verkoj

  • Fordul a világ Érolaszin, raportaĵo, Bk., 1949;
  • Tanyai lelkek, raportaĵo, Bk., 1956;
  • Borsi krónika, raportaĵoj, Mvh., 1959;
  • Megbékülés, teatraĵo, Bk., 1960;
  • Százházas lakodalom, dramo, 1960;
  • Jégverés, dramo, Bk., 1962;
  • A nagy futószalagon. Riport a halálról, lágernapló, *Raportaĵo pri morto, koncentrejtaglibro, Bk., 1967;
  • Cselédkenyéren, romaneto, Bk., 1968;
  • Váradi harangok, elektitaj verkoj (red. Imre Robotos), Bk., 1975.

Fontoj