Magelana markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magelana Markolo

La Magelana markolo situas en la plej suda parto de Sud-Ameriko, inter Patagonio en la nordo kaj Fajrolando en la sudo. Ĝi estis nomita laŭ la portugala esplorvojaĝisto Ferdinando Magelano, kiu malkovris ĝin kaj ŝipveturis tra ĝi dum sia vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.

La markolo estas 600 kilometrojn longa kaj enhavas multajn insulojn. Ĝiaj bordoj apartenas al Ĉilio.

Precipe ĉ. 1600 la markolo estis tre grava por ŝipveturi de Eŭropo al Japanio. Unue ĉi tiun itineron konis nur portugaloj kaj hispanoj, sed poste ankaŭ angloj uzis ĝin.

Koordinatoj: 53° 28′ S 70° 47′ U / 53.467 °S, 70.783 °U / -53.467; -70.783 (mapo)Koordinatoj: 53° 28′ S 70° 47′ U / 53.467 °S, 70.783 °U / -53.467; -70.783 (mapo)