Magnezia hidroksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magnezia hidroksido
Kemia formulo
Mg(OH)2
Magnezia hidroksido
Tridimensia kemia strukturo de la Magnezia hidroksido
Brucito, erco de magnezio, kies nomo estis donata omaĝe al la usona mineralogo Archibald Bruce (1777-1818)..
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidroksido de magnezio
CAS-numero-kodo 1309-42-8
ChemSpider kodo 14107
PubChem-kodo 14791
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka senodora solidaĵo[1]
Molmaso 58,319g mol−1
Denseco 2,36 g/cm−3[2][3]
Fandpunkto 281  °C [4]
350  °C [5]
Bolpunkto 647  °C
Refrakta indico  1,5590
Ekflama temperaturo Ne aplikebla  °C
Solvebleco Akvo:0,9 g/L [6]
Mortiga dozo (LD50) 8500 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P264+265, P280, P302+352, P305+354+338, P317, P321, P332+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Magnezia hidroksidohidroksido de magnezio estas neorganika kunmetaĵo apartenanta al la familio de hidroksidoj. Ĝi estiĝas per hidratigado de la magnezia oksido kaj estas unu el la ĉefaj kombinaĵoj de la magnezio. Ĝi nature okazas sub la formo de mineralo la brucito. Hidroksido de magnezio estas blanka solidaĵo kun malalta akvosolvebleco (Ksp = 5.61×10−12).

Magnezia hidroksido ordinare uzatas kiel antiacidaĵo, pli konata kiel lakto de magnezio. Post natrio, magnezio estas la 2-a pli abunda elemento ĉeestanta en la marakvo. Ĝi estas facile ekstraciita el la marakvo per alkaligo. Industriskale, ĝi produktatas per traktado de la marakvo kun kalia hidroksido, ĉar magnezia hidroksido estas malpli solvebla ol kalia hidroksido. Krom antiacidaĵo, magnezia hidroksido, posedas laksigajn proprecojn.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia hidroksido per traktado de magnezia oksido kun akvo:

magnezia oksido + akvo magnezia hidroksido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia hidroksido per hidratigo de la magnezio:

magnezio+2akvo magnezia hidroksido+hidrogeno

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia hidroksido per hidrolizo de la magnezia sulfato:

magnezia sulfato + akvo magnezia hidroksido+sulfata acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de magnezia oksido per senhidratigado de magnezia hidroksido:[7]

magnezia hidroksido magnezia oksido + akvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]