Magnus Nordensvan
Magnus NORDENSVAN (naskiĝinta en 1850; mortinta en 1903) estis finna esperantisto.[1] Li verkis la novelojn Alpa rozo, La kristnaska bulko kaj Inter tomboj, kiuj aperis en Esperantaj prozaĵoj (1902).
La plej populara inter ili estas Alpa rozo, klasika[2], leĝera kaj humura novelo[3] verkita en 1898[4]. Ĝi estis represita en A first reader de Eliza Ann Lawrence (1907)[5], en 33 rakontoj (1964) kaj en Trezoro (1989). Marjorie Boulton diris pri ĝi: ĉarma noveleto [...], siaspece eleganta kaj koncize rakontita.[4]
Kristnaska bulko aperis interalie en Nova Esperanta krestomatio (1991).
Notoj
- ↑ Informoj laŭ http://members.chello.cz/malovec/Abeceda.htm .
- ↑ Don Harlow: Vasta paŝtkampo por la prozamanto.
- ↑ Sten Johansson: Trezora nepraĵo.
- ↑ 4,0 4,1 Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, paĝo 36.
- ↑ Rete legebla ĉe http://www.archive.org/details/firstreaderinten00lawriala .