Maidan Ŝahr
| paŝtoe میدان ښار , perse میدان شهر Maidan Ŝahr |
||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Provinco | provinco Vardak (Ŭardak) | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 35 000 (takso de 2003) | |
| Geografio | ||
|
|
34°27′N 68°47′O / 34.45°N, 68.783°OKoordinatoj: 34°27′N 68°47′O / 34.45°N, 68.783°O | |
| Horzono | UTC+4:30 | |
Maidan Ŝahr (paŝtoe میدان ښار , perse میدان شهر) estas urbo en la centra oriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Vardak (Ŭardak). Laŭ takso en la jaro 2003 Maidan Ŝahr havis proksimume 35 000 loĝantojn, el kiuj pli-malpli 85 procentaĵoj estas paŝtooj kaj la resto hazaroj kaj taĝikoj.
Maidan Ŝahr situas proksimume 70 kilometrojn okcidente de la urbo Kabulo, en alteco de 2225 metroj super la marnivelo. La urba distrikto fakte konsistas el 59 vilaĝoj kaj unu subvilaĝo, kaj la vorto "urbo" en tradicia senco de la vorto do verdire ne tre taŭgas por la provinca "ĉefloko". La plej multaj loĝantoj vivas de agrikulturo, bestobredado, ĝardenado kaj komerco - la averaĝa ekonomia stato konsidereblas malriĉa.
Laŭ la stato de 2008, en la urba distrikto situis 14 lernejoj kun 275 instruistoj kaj iom pli ol 9000 lernantoj.