Mainistir na hInse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mainistir na hInse. Navokruciĝa turo kaj ĥorejo

Mainistir na hInse (angle Ennis Friary) estas iama franciskana monaĥejo en Inis en Irlando (graflando Chláir).

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo estis donacita al la franciskanoj en la jaro 1284 fare de Toirdelbach Ua Briain, nome la reĝo de An Mhumhain (Munster) el la gento de la O’Brien de Tuadhmhumhai (norda Mhumhain). En la monaĥeja preĝejo la reĝa familio havas siajn tombojn.

La ĥorejo estis pro la blua plumbovitraĵo tre fama. La suda transepto nur estis alkonstruita ĉirkaŭ la jaro 1460, ĉirkaŭ la jaro 1500 la transepto kaj la ĉefa navo estis pligrandigitaj.

rigardo de ĉefa navo al la ĥorejo.

En la jaro 1540 Murchadh Ua Briain agnoskis la suverenecon de la gento Tudoroj kaj fariĝis la unua grafo de Tuadhmhumhai. La franciskanoj restis en la monaĥejo ĝis la militiro de Sir Richard Bingham en la 1670-aj jaroj. Sub la nova brita administracio la monaĥejo fariĝis sidejo de juĝejo kaj malliberejo.

Ĉirkaŭ la jaro 1680 la preĝejo fariĝis paroĥa preĝejo de la anglikana eklezio de Irlando.

Hodiaŭ la monaĥeja arealo esta subĉiela muzeo vizitebla kontraŭ enirmono.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Harbison: Guide to National and Historic Monuments of Ireland. 3. Aufl. Gill & Macmillan Publ., Dublin 1992, ISBN 0-7171-3239-0.
  • The Office of Public Works, Ennis Friary, o.J.
52.846-8.9815833333333