Majakovskoje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majakovskoje
Setlejo
Administrado
Poŝtkodo 238033
Demografio
Geografio
Geografia situo 54° 31′ N, 22° 4′ O (mapo)54.5222.065555555556Koordinatoj: 54° 31′ N, 22° 4′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Majakovskoje (Rusio)
Majakovskoje (Rusio)
DEC
Majakovskoje
Majakovskoje
Situo de Majakovskoje

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mayakovskoye [+]
vdr

Majakovskoje (ruse Маяковское, germane Nemmersdorf) estas loko en la rusia Kaliningrada provinco. Ĝi situas sudoriente de Gusev (germane Gumbinnen) ĉe rivero Agrappa.

La vilaĝo misfamiĝis sub la nomo Nemmersdorf dum la fina fazo de la Dua mondmilito, kiam soldatoj de Ruĝa Armeo ĉe la okupo de la loko – 21-a de oktobro de 1944 - efektivigis masakron de la vilaĝanoj de la iama germana orienta Prusio. Matene de 21-a de oktobro proksimiĝis tankoj de la 2-a bataliono de la 25-a tanka brigado, el la Gusev-a direkto. Je la 7.30-a horo la masakro jam finiĝis. Sciigoj de la germanaj instancoj parolis pri ĉ. 26 murditoj. En la lastaj 60 jaroj, la nombro de vikitimoj atingis eĉ 636, sed tio ne estas pruvebla.

La Propaganda ministerio de Joseph Goebbels tuj ekkonis la signifon de masakro kaj kunkalkulis la viktimojn de la najbaraj vilaĝoj, por eluzi la grandnombran rezulton. Tiel oni celis altigi la timon kaj kontraŭstaron de la germana loĝantaro kontraŭ la Ruĝa Armeo.

Ses virinoj estis onidire perfortitaj, nude krucumitaj far soldatoj de la Ruĝa Armeo (kvar el ili sur kradĉarego, du je fojneja pordo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Fisch: Nemmersdorf, Oktober 1944. Was in Ostpreußen tatsächlich geschah. Berlin: 1997. ISBN 3-932180-26-7.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]