Malaltfidelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minimuma dormoĉambra studio kun ekipaĵo de la 1980aj–1990aj jaroj.

Malaltfidelo, en angla Lo-fi, lofilow-fi, kiel mallongigoj de low fidelity, nome malalta fideleco) estas muzikomuzikprodukta kvalito en kiu uzeblas elementoj kutime konsideritaj kiel malperfektaĵoj en la kunteksto de registrado aŭ koncertado, foje kiel intenca elekto. La normigoj de sonkvalito (fideleco) kaj muzikproduktado ja ege evoluis laŭlonge de la jardekoj, en la seco ke kelkaj malnovaj ekzemploj de malaltfidelo povus ne esti origine rekonitaj kiel tiuj. Malaltfidelo ekestis rekonita kiel stilo de popmuziko en la 1990-aj jaroj, kiam ĝi estis alternative referencita kiel DIY music (el "do it yourself" faru ĝin vi mem).[1]

Harmonia disformigo kaj "analoga varmeco" estas foje miskomprenita erare kiel kernaj trajtoj de malaltfidelo.[2] Tradicie, lo-fi estis karakterizita per inkludo de elementoj normale konsideritaj kiel nedezireblaj en profesiaj kuntekstoj, kiel misluditaj notoj, media interfero aŭ fonografaj malperfektaĵoj (degraditaj aŭdsignaloj, brndobruo ktp.). Pioniraj, influaj, aŭ iel ajn gravaj tiaj artistoj estas the Beach Boys (Smiley Smile kaj Wild Honey), R. Stevie Moore (ofte nomita "the godfather of home recording", la baptopatro de hejmregistrado), Paul McCartney (albumo McCartney), Todd Rundgren, Peter Ivers, Jandek, Daniel Johnston, Guided by Voices, Sebadoh, Beck, Pavement kaj Ariel Pink.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harper, Adam (2014). Lo-Fi Aesthetics in Popular Music Discourse (PDF). Wadham College. pp. 2–3, 44. Alirita la 10an de Marto, 2018.
  2. Carew, Anthony (8a de Marto, 2017). "Genre Profile – Lo-Fi". About.com Guide.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lo-fi music en la angla Vikipedio.