Malcocinado
Malcocinado [malkoziNAdo] (Malbone kuirita) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas malcocinenses. La censita populacio en 2008 estis de 452 loĝantoj.
Situo [redakti]
Malcocinado estas situa en la plej sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 601 m; je 163 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj tre proksime de la provinco de Sevilo. La surfaco de ties teritorio estas de 26,2 km². Ĝi situas en la deklivoj de Sierra Morena.
Origino [redakti]
La municipo ekis kiel domaro de paŝtistoj de la najbara vilaĝo de Guadalcanal, kiu estas nune en Andaluzio, sed iam estis en la provinco de Ekstremaduro.
Gravuloj [redakti]
Tie naskiĝis Valentín González González "El Campesino" (La Kamparano) (1909-1983), fama komunisma estro kaj militisto de la Hispana Enlanda Milito.