Mallow
Mallow (irlandlingve Mala aŭ Magh Ealla) estas malgranda urbo de Irlando, lokita en la graflando Cork kaj en la provinco Munster. Ĝi estas rigardita kiel la "vojkruciĝo de Munster", kaj estas la administra ĉefurbo de la norda parto de la graflando.
Magh Ealla, en la irlanda lingvo, signifas "Ebenaĵo de la cignoj". Laŭ la censo de 2006, la urbo propre havas 7 864 loĝantojn, kaj ĝia eksterurba areo havas 2 377[1].
Famuloj
- Paul Kane (1810-1871), irlanda-kanada pentristo.
- Patrick Augustine Sheehan, pastro, verkisto kaj politikisto