Paul Kane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Kane
Paul Kane
Aŭtoportreto (ĉirkaŭ 1845)
Naskiĝo 3-a de septembro 1810
en Mallow (Graflando Cork, Irlando)
Morto 20-a de februaro 1871
en Toronto (Ontario, Kanado)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Paul KANE (naskiĝis la 3-an de septembro 1810 - mortis la 20-an de februaro 1871) estis irlanda-kanada pentristo de la 19-a jarcento. Li restas fama pro siaj pentraĵoj de indianaj triboj, kiujn li renkontis okaze de vojaĝoj al okcidenta Kanado kaj al la Oregona teritorio.

Kane, aŭtodidakta artisto, naskiĝis kaj trapasis sian junaĝon en Toronto (Ontario), kiu tiam ankoraŭ nomiĝis York. Li ekzercadis sin per la imitado de la eŭropaj majstroj dum restado en Eŭropo. La pentristo sekve entreprenis du vojaĝojn tra la sovaĝa nordokcidento de Kanado, unue en 1845 kaj due de 1846 al 1848. La unua vojaĝo forkondukis lin el Toronto al Sault Ste. Marie. Danke al la subteno de la Kompanio de la Hudsona Golfo, Paul Kane povis fari duan, multe pli longan vojaĝon tra la Roka Montaro, ĝis Fort Vancouver kaj Viktorio en Brita Kolumbio.

Okaze de siaj du esplorvojaĝoj, Kane skizis kaj pentris la indiĝenajn popolojn, sed ankaŭ studadis ilian vivmanieron. Post sia reveno al Toronto, li plenumis pli ol cent olpentraĵojn surbaze de siaj skizoj. La verkoj de Kane, precipe liaj vojaĝaj skizoj, ankoraŭ konsistigas hodiaŭ valorajn dokumentojn por kelkaj etnologistoj. La olpentraĵoj, kiujn li kreis en sia ateliero, estas rigardataj kiel nekontestebla parto de la kanada heredaĵo. Kompare kun la originalaj skizoj, la pentristo tamen plibeligis la olpentraĵojn enorme, rezigninte precizecon por obteni pli spektindajn scenojn.

Junaĝo kaj arta trejnado[redakti | redakti fonton]

Paul Kane naskiĝis la 3-an de septembro 1810 en Mallow, urbeto de la graflando Cork en Irlando, kaj estis la kvina el la ok geinfanoj de Michael Kane kaj Frances Loach. Lia patro, militisto el Preston (Lancashire, Anglio) apartenis al la Reĝa Ĉevala Artilerio ĝis 1801 : la familio tiam transloĝiĝis al Irlando. Iam inter 1819 kaj 1822, ili elmigris al la brita kolonio Supra Kanado kaj enloĝiĝis en York, kiu sekve fariĝis Toronto je marto 1834. Tie, la patro de Paul vivtenis sian familion danke al butiko de brandoj kaj vinoj.

Frutempa portreto atribuita al Paul Kane (ĉ. 1834-1836), bildigante S-ino Eliza Clarke Cory Clench.

Preskaŭ nenion oni scias pri la junaĝo de Paul Kane en York, kiu tiutempe estis nur eta kolonia urbo kun kelkaj miloj da loĝantoj. Li frekventis la lernejon Upper Canada College, kie li ĉeestis ĉirkaŭ 1830 la kursojn pri pentrado de artinstruisto nomita Thomas Drury. Je julio 1834, li prezentis kelkajn el siaj pentraĵoj en la unua — kaj lasta — ekspozicio organizita de la Societo de la Artistoj kaj Amatoroj de Toronto (Society of Artists and Amateurs in Toronto), okaze de kiu li obtenis favoran kritikon en la loka gazeto The Patriot[1].

Kane komencis sian karieron kiel pentristo de afiŝtabuloj kaj mebloj en York. Li sekve transloĝiĝis al Cobourg, en Ontario, je la jaro 1834. En Cobourg, li obtenis postenon en la meblo-fabrikejo de Freeman Schermerhorn Clench, sed ankaŭ de tempo al tempo pentris la portretojn de pluraj lokaj gravuloj, inkluzive de la ŝerifo aŭ de la edzino de sia dunganto. En 1836, Kane denove transloĝiĝis al Detrojto, en Miĉigano, kie cetere loĝis usona artisto nomita James Bowman. La du homoj fakte jam renkontiĝis antaŭe en York. Bowman sukcese konvinkis Kane, ke ĉiu aspiranta pentristo el Ameriko nepre devas entrepreni vojaĝon al Eŭropo por studadi arton tie : tion ili planis baldaŭ fari kune. Sed Kane devis malbonŝance prokrasti sian foriron, ĉar li ne plu havis sufiĉan monon por pagi la transatlantikan ŝipiradon. Bowman plie edziĝis iomete antaŭ, kaj do ne plu inklinis forlasi sian familion. Dum la sekvintaj kvin jaroj, Kane vagis tra la Usona Mez-Uesto, vivtenante sin kiel migra portretisto, kaj li finfine alvenis al Nov-Orleano en Luiziano.

En junio 1841, Kane eliris el Ameriko kaj travojaĝis sur ŝipo el Nov-Orleano ĝis Marsejlo en Francio, kien li alvenis proksimume tri monatojn poste. Ĉar li ne povis pagi artajn studadojn en artlernejo aŭ ĉe fama majstro, Paul Kane preferis veturi tra Eŭropo dum la sekvintaj du jaroj : li vizitis muzeojn kiel eble plej ofte, sed ankaŭ atenteme observis kaj kopiis la verkojn de la malnovaj majstroj. Li restadis en Italio ĝis la aŭtuno de 1842, antaŭ fari ekskurson tra la montpasejo Granda Sankta Bernardo en la Alpoj. Li transloĝiĝis al Parizo, kaj sekve al Londono. Tie li renkontis George Catlin, usona artisto kiu antaŭe pentris la Indianojn de la vastaj centraj ebenaĵoj kaj ĵus publikigis sian libron, Leteroj kaj Notoj pri la Manieroj, Kutimoj kaj Kondiĉoj de la Nord-Amerikaj Indianoj (anglalingve Letters and Notes on the Manners, Customs and Conditions of the North American Indians). Por reklamacii la libron, Catlin organizis prelegon en la Egyptian Hall, konstruaĵo ĉe la londona strato Piccadilly, kaj cetere prezentis kelkajn el siaj pentraĵoj. En sia libro, Catlin opinias ke la indiana kulturo verŝajne baldaŭ malaperos kaj, ke oni tial kolektu kiel eble plej multe dokumentojn pri tiuj popoloj. Tiun argumenton rigardis Kane kiel tute ĝustan, kaj la artisto do decidis imiti tiun ekzemplo koncerne la Indianojn de Kanado.

Kane revenis je la komenco de 1843 al Mobile (Alabamo), kie li instalis atelieron kaj laboris kiel portretisto por repagi la monon, kiun li antaŭe pruntoprenis por sia eŭropa vojaĝo. Li do revenis al Toronto nur ĉirkaŭ la fino de 1844 aŭ la komenco de 1845, kaj tuj ekpreparis ekspedicion direkte al okcidento.

Vojaĝoj al nordokcidenta Kanado[redakti | redakti fonton]

Oĝibva tendaro, ĉe la bordoj de la Georgia Golfo. Tia skizo estas tipa verko de la unua vojaĝo de Kane, en 1845.

Paul Kane ekiris sole je la 17-a de junio 1845 : li vojaĝis laŭlonge de la nordaj bordoj de la Grandaj Lagoj, kaj unue vizitis la rezervejon de la Saugeenoj (oĝibva tribo)[2]. Li tie dediĉis plurajn semajnojn al skizado, kaj sekve atingis la urbeton Sault Ste. Marie, inter la Supra Lago kaj la Hurona Lago, dum la somero de 1845. Li intencis pluvojaĝi okcidenten, sed John Ballenden, sperta reprezentanto de la Kompanio de la Hudsona Golfo en Sault Ste. Marie, atentigis la artiston pri la multaj elprovoj aŭ danĝeroj por tiu, kiu traveturis sole la okcidentajn teritoriojn. Ballenden do proponis al Paul Kane la subtenon de la kompanio por plenumi tian grandfaron. Depost 1821 kaj la reaĉeto de sia konkurenculo (la Nord-Okcidenta Kompanio de Montrealo), la Kompanio de la Hudsona Golfo fakte posedis gigantan teritorion, kiu etendiĝis ekde la Grandaj Lagoj ĝis la Pacifika Oceano kaj Oregono. Tiu vasta, sovaĝa regiono entenis nur proksimume cent etajn antaŭpostenojn de la kompanio, ĉe la ĉefaj vojoj uzitaj por peltkomerco. Kane revenis al Toronto por travintri. El tio li profitis por verki olpentraĵojn el siaj vojaĝskizoj. Je la printempo de la sekvinta jaro, li prezentis sin al la sidejo de la Kompanio de la Hudsona Golfo en Lachine (hodiaŭ kvartalo de Montrealo), kie li petis al la kompania guberniestro, George Simpson, materialan subtenon de siaj vojaĝplanoj. Simpson estis multe impresita de la arta talento de Paul Kane, sed ankaŭ timis, ke la pentristo eble ne havis sufiĉan forton por vojaĝadi kun la dungistoj de la kompanio. La guberniestro permesis al Kane utiligi la kanuojn de la kompanio, sed nur ĝis la lago Vinipego : sian vojaĝon Kane povos tiam daŭrigi, diris Simpson, nur se li ankoraŭ fartos bone. Samtempe, Simpson komisiis al la artisto pentraĵojn de la indiana vivmaniero por sia propra kolekto, kun tre precizaj instrukcioj koncerne la temojn.

Forirante okcidenten[redakti | redakti fonton]

Kanua brigado preparante tendaron ĉe la rivero Vinipego, dum la vizito de kelkaj Oĝibvoj.
Vojaĝskizo fare de Kane, 10-a de junio 1846.

Je la 9-a de majo 1846, Kane ekiris el Toronto per vaporŝipo por reveni al Sault Ste. Marie, kie li intencis kunigi kanuan brigadon de la kompanio. Okaze de nokta halto, Kane maltrafis la starton de la ŝipo, kiu estis foririnta pli frue ol planita : li devis reatingi ĝin per kanuo. En Sault Ste. Marie, la artisto eksciis, ke la kanua brigado jam preterpasis la urbon : li do enŝipiĝis sur malgranda kargoŝipo, direkte al Fort William, apud Thunder Bay. Kane finfine kunigis la kanuojn proksimume 55 kilometrojn preter Fort William, sur la rivero Kaministiquia, je la 24-a de majo.

Je la 4-a de junio, Kane atingis Fort Frances, kie jam atendis permeso de Simpson por daŭrigi la vojaĝon de la pentristo. La sekvinta haltejo estis la kolonio Red River, proksime al hodiaŭa Vinipego. El tie, li ekiris por perĉevala ekskurso dum tri semajnoj. Kane sukcese renkontis kaj kunigis grandan ĉastribon da Mestizoj, kiuj estis ĉasontaj bizonojn sur la terenoj de la Dakotoj. Je la 26-a de junio, Kane spektis kaj partoprenis unu el la lastaj grandaj bizonĉasoj en Nordameriko, iomete antaŭ la kvazaŭestingo de tiu speco. Post sia reveno, Kane pluvojaĝis per kanuo aŭ aliaj ŝipoj, kaj trapasis Norway House, Grand Rapids kaj The Pas, ĝis la rivero Saskaĉevano kaj Fort Carlton. El tie, li foriris per ĉevalo al Fort Edmonton, okaze de kio li ĝuis la spektaklon de bizonĉaso fare de kria tribo.

Domo en Jasper (Alberto).
Vojaĝskizo fare de Paul Kane, 1846.

Je la 6-a de oktobro 1846, Kane eliris el Edmonton por atingi Fort Assiniboine, kie li denove enŝipiĝis kun la kanua brigado, por ŝipveturi laŭlonge de la rivero Atabasko ĝis Jasper (Alberto). Tien Kane alvenis je la 3-a de novembro. La artisto kunigis grandan aron da rajdistoj, kiuj intencis ekiri okcidenten. Sed la grupo devis baldaŭ resendi la ĉevalojn al Jasper kaj daŭrigi la ekskurson piedire, kun neĝŝuoj kaj nur la plej bazaj iloj, ĉar estis jam tro da neĝo en la montpasejo Atabasko. Ili trapasis la montpasejon je la 12-a de novembro, kaj tri tagojn poste kunigis kanuan brigadon, kiu atendis ilin por ekiri laŭlonge de la rivero Kolumbio.

En Oregona teritorio[redakti | redakti fonton]

Interno de ceremonia loĝio en la regiono de la rivero Kolumbio.
Pentraĵo fare de Paul Kane, 1846.

Kane finfine alvenis je la 8-a de decembro 1846 al Fort Vancouver, tio estas la plej grava posteno kaj estrarejo de la Kompanio de la Hudsona Golfo en la Oregona teritorio. Tie li restis dum la tuta vintro, por skizadi pliajn desegnaĵojn kaj studadi la Ĉinukojn aŭ aliajn proksimajn tribojn. Li cetere faris plurajn ekskursojn, inkluzive de longa, trisemajna vojaĝo tra la valo de la rivero Willamette. Al la artisto tre plaĉis la vivmaniero en Fort Vancouver, kiu tiam estis vizitata de la brita ŝipo Modeste. Kane ekzemple amikiĝis kun la fama esploristo kaj peltĉasisto Peter Skene Ogden.

Je la 25-a de marto 1847, Kane ekiris per kanuo al Fort Victoria (estonta Viktorio), freŝdate fondita por fariĝi la nova estrarejo de la kompanio, ĉar Fort Vancouver fakte situis nun en usona lando : okcidente de la Roka Montaro, la Oregona traktato de 1846 difinis la novan landlimon inter Kanado kaj Usono laŭlonge de la 49-a norda paralelo. Kane ŝipveturis sur la rivero Cowlitz, kaj pasis unu semajnon inter la indianaj triboj proksimaj al la monto Saint Helens, antaŭ pluvojaĝi per ĉevalo ĝis Nisqually (hodiaŭ Tacoma, Vaŝingtonio) kaj reveni al Fort Victoria. Li pasis du pliajn monatojn en tiu regiono, vizitante kaj skizante tribojn sur la Vankuvera Insulo, ĉirkaŭ la markolo de Juan de Fuca aŭ ĉe la Georgia markolo. Li reiris al Fort Vancouver je la mezo de junio, kaj decidis eki returniron al oriento je la 1-a de julio 1847.

Denove tra la Roka Montaro[redakti | redakti fonton]

Je la mezo de julio, Kane atingis Fort Walla Walla[3]. La artisto decidis fari mallongan kromiron por viziti la misiejon Whitman, kie nur kelkajn monatojn poste okazis la Whitman-masakro. Kane akompanis Marcus Whitman dum vizito al najbaraj Kajusoj. Kane eĉ pentris portreton de Indiano nomita Tomahas (aŭ « To-ma-kus » laŭ la pentristo), kiun oni poste identigis kiel la murdanto de Whitman. Laŭ la vojaĝraporto de Kane, la rilatoj inter la Kajusoj kaj la kolonianoj de la misiejo jam ŝajnis streĉaj dum lia vizito.

Kane vintre trapasis la Rokan Montaron dufoje.
Vojaĝskizo, 1846

Kune kun gvidanto, Kane daŭrigis sian vojaĝoj per ĉevalo tra Vaŝingtonio, ĝis Fort Colville, kie li restis dum ses semajnoj : li do povis skizi kaj pentri kelkajn lokajn Indiĝenojn, kiuj ĵus establis fiŝadbivakon apud Kettle Falls por la salmo-sezono. Je la 22-a de septembro 1847, Kane obtenis la komandon de kanua brigado, kiu almonte iris la riveron Kolumbion kaj alvenis al loko nomita « Boat Encampment »[4]. Tie la aro devis atendi dum tri semajnoj, ĝis la alveno de tre prokrastita grupo da rajdistoj el Jasper.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. James, M.: Paul Kane – Wandering Frontier Artist 1810 – 1871, in Wayfarers: Canadian Achievers, Canada Heirloom Series Vol. 5, pp. 266 – 271; Heirloom Publishing Inc., North Mississauga, Ontario, 1996. ISBN 0-9694247-3-6.
  2. Reid, D.: A Concise History of Canadian Painting, 2nd ed, pp. 50 – 58. Oxford University Press, 1988; ISBN 0-19-540664-8. (Unua eld. en 1979)
  3. Tiu "Fort Walla Walla" estis fondita de la Nord-Okcidenta Kompanio en 1818 kiel "Fort Nez Percé", je la renkonto de la riveroj Walla Walla kaj Kolumbio, en la regiono de hodiaŭa Wallula.
  4. La loko de Boat Encampment nun estas inundata depost la konstruado de akvobaraĵo